El Provincetown, Massachusetts de Sylvan Zaft Je cxiu tago en la vid-sezon' la sxip' plenigxas de turist-okuloj kaj dum du horoj iras al la lok' kie insuloj nagxas, plongxas, ludas. Ni homamasas jen je unu flank' jen je l' alia. La eguloj diktas "Tie staru homoj!" Fakul' klarigas ke balenoj sxatas ludi per la sxip'. Ni pagis por la sperto nur per mon'. Kruron ni ne fordonos. Ni penas gaje kunsentante kun la estajxegoj kiujn Ahab sercxis por profit'. Valoregajn ostojn aliaj celas. La gxojo de la monstroj estas nia! El Sub la suda kruco, Numero 32, marto-aprilo, 1998